Sunday, November 13, 2011

ISLAMAJ FESTOJ اسلامی تقریبات

La Islamanoj havas multajn festojn,kies precizaj datoj estis elkalkulitaj kaj dauxre estas elkalkulatj laux la LUNA kalendaro.Konforme al gxi,cxiu monato komencigxas tuj post apero de NOVA luno kaj finigxas je apero de la sekvanta (unu monato dauxras 29-30 tagojn).La luna sistemo diferencas de la plej ofte uzata -SUNA kalendaro de 10 gxis 11 tagoj jare.Gxuste tio kauxzas migradon de Islamaj Festoj tra cxiuj sezonoj dum 35-jara ciklo.La plej Islamaj festoj estas "EID-UL-FITR",fine de la fasta monato Ramadano kaj "EID-UL-AZHA",fine de la pilgrima monato.

EID-UL-FITR (Festo de fasto-rompado) عیدالفطر

Eid-Ul-Fitr finas unumonatan fastadon kaj komencigxas per komunaj pregxoj.Laux la tradicio,dum la festo oni vizitas geamikojn,najbarojn,kaj parencojn.La infanoj estas dorlotataj per novaj vestajxoj kaj ludiloj,dum la plenkreskuloj,en festaj vestajxoj,gratulas unu la alian.Dum tiu tago bonhavaj Islamanoj devas pagi kontribuon "SADQAT-UL-FITR(Financ-imposto)por helpi malricxuloj.Tiu festo estas dankesprimo al Dio (ALLAH)pro sukcese realigita fasto,kaj ankaux pardonpeto pro eventualaj malobeoj.Eid-ul-Fitr estas festo de pregxado,reciprokaj vizitoj kaj transdono de bondeziroj.
Unu el la Islamaj principoj estas,ke cxio apartenas al Dio,kaj homoj nur administras la posedajxojn.La signifoj de ZAKAT estas purigo kaj kresko.Oni purigas sian posedajxon per donado de parteto da gxi al malricxuloj,same kiel per fortrancxado de la brancxoj oni ebligas fortigxon de planto.Tiel oni preventas sovagxan kreskadon,kaj donas vivon al nova planto.Cxiu Islamano kalkulas ZAKAT por si mem(tio estas proksimume iom pli ol 2% de sia kapitalo).[La auxtoro skriis pli ol 2% tamen fakte tio estas fiksita 2.5% de la tuthava kapitalo]

EID-UL-ADHA (Ofera Festo) عیدالاضحی

Fine de la pilgrimado(la 12a monato de la Islama jaro) oni celebras Eid-Ul-Adha-n.Dum tiu festo ankaux okazas komuna pregxado,sed la kulmino de Eid-Ul-Adha estas Bucxado de oferaj bestoj.Ilia viando estas tiam disdonata inter geamikoj,najbaroj kaj malricxuloj.Per tiu ago la Islamanoj montras sian pretecon fordoni parton de siaj posedajxoj kaj- se necesas - ankaux la vivon-same kiel faris la profeto IBRAHIM(antaux 3000 jaroj, li pretis oferi al Dio sian pli agxan filon ISMAIL,sed Dio ordonis anstatauxigi lin per besta oferajxo).Kaj gxis hodiaux tio estas la kialo por la tradicia bucxado.

AQIQA (AKIKA) عقیقھ (Nasko de infano)

Kiam naskigxas infano,gepatroj bucxas sxafidon (por filoj foje ecx du) kaj donacas gxian viandon al geamikoj,parencoj kaj mizeruloj,same kiel Eid-Ul-Adha.

NIKAH (Geedzigxo) نکا ح

Legitima geedzigxo en Islamo estas la subskribo de kontrakto pri kunvivado en fideleco antaux atestantoj fare de la gefiancxoj aux iliaj legxaj reprezentantoj.Poste sekvas geedzigxa festo,kaj nur tiam komencigxas la geedza kontakto.La familio de fiancxo invitas geamikojn,parencojn kaj najbarojn al granda festeno.La sola muzikilo tie estas la tamburino.Viroj kaj virinoj sidas en apartaj anguloj aux cxambroj.Sxovi ringon sur fingron ne estas Islama tradicio,kvankam hodiaux multaj fremdlandaj influoj abundas.

Verkita de:S-ro Trude Sinno,Germanio
El Kontakto 190 (2002-4)
El Facila Esperanto Januaro 2003(Iama monata revuo de Pakistana Esperanto-Asocio)

1 comment:

  1. blog ne estas libro, sed estas nia persona logo tie ni skribas pri aur por la niaj aferoj

    Kion ni pensas, kie ka kiam faros kaj kion faros, tion kion ni pensis aux aliaj

    ReplyDelete