Sunday, January 26, 2014

Bildoj de Unu taga trejna sesiono en Multan

Unu taga trejna sesiono/Esperanto-laborejo 

En Multan Ĉe la 26 01 2014

rilate okazi venonta 2-a SAS en Lahore













 

Thursday, December 26, 2013

Professor Abdul Ghafoor Ahmed

 Ĵaŭdo, Decembro 26, 2013



File:Prof. Abdul Ghafoor Ahmed.jpg 


Abdul Ghafoor Ahmed (26 junio 1927 - 26 Decembro 2012), ĝenerale konata kiel Professor (instruisto) Ghafoor Ahmed, estis pakistana politikisto kiu reprezentis Jamaat-e-Islami en Nacia Asembleo kaj Senato de Pakistano en 1970 ĝis 1977. Li ankaŭ estas konsiderindaj por esti subskribinto kaj Komitatano kiu pretigis la malneton de 1973 Konstitucio de Pakistano.

Li naskiĝis la 26an de junio 1927 de religiaj islamanoj familio en malabunde, Brita Hindio. Li mortis je Patel Hospitalo lokita en Karaĉio merkredon 26an de decembro 2012 je la aĝo de 85 jaroj.











Esperanto: La majstroverko de Zamenhof

Ĵaŭdo, Decembro 26, 2013

اسپرانتو : زامن ھوف کا شاہکار

 Ĉirkaŭ meze de la 19-a jarcento Pollando trapasis periodon de rasbataloj, pligravigitaj per lingva kaj etna miskomprenoj fare de loĝantoj de tiu regiono, kiu ĝis tiam estis parto de la antikva rusa imperio. La interkomunikado apenaŭ ebliĝis, ĉar oni parolis kvar apartajn idiomojn (la polan, rusan, germanan kaj jidan) kaj oni praktikis la plej malsamajn morojn kaj kredojn.


La neceso forigi malamikiĝon inter tiuj etnioj instigis la kuraciston kaj lingviston Lazaro Ludoviko Zamenhof (1859-1917), de Bjalistoko, en Pollando, krei lingvon rapide lerneblan kaj alireblan ne nur de kleruloj, sed ankaŭ de la popolo. Dotita per volforto por diskonigado de homama idealo, Zamenhof elpensis la planlingvon plej multe parolatan en la mondo nuntempe, nome Esperanto.

Iom post la lanĉo de la unua gramatika broŝuro de la nova lingvo, titolita La Internacia Lingvo, en 1887, la nombro de esperantistoj kreskis, same kiel la verkoj, kiuj ekbaptis la lingvon kiel Esperanto. El Eŭropo ĝi trairis Azion ĝis atingi Amerikon. Grava momento por tiu ekspansio registriĝis en Francio, en 1905, kiam okazis la 1-a Universala Kongreso de Esperanto.

 Jean Bosco Malanda, la fondinto de Asocio Solidareco kaj Agado, en Demokratia Respubliko Kongo, atentigas pri la esperantistaj idealoj kiel sekvinda vojo por komprenado inter la popoloj: “Entuziasmaj esperantistoj vekiĝis en Afriko ĉirkaŭ 1990. Bedaŭrinda, preskaŭ en ĉiu e-lando okazas konfliktoj kiuj ege bremsas la movadon en Afriko. (...) La granda defio estas, sen forgesi la nestabilan situacion, starigi vivantajn landajn asociojn”.
Ekde 1954, la idiomo estis rekonita de Organizo de Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko) kaj en 1985 la sama organizo rekomendis ĝian disvastigon inter siaj ŝtatoj-membroj.

El Aŭstralio, la redaktanto de Tamen Plu, esperanta informilo, Robert Felby, apogas la rekomendon, asertante, ke nepras kapabligi la individuojn por la unuiĝo cele kontentigi la bazajn necesojn de unuj aliaj: “Ni devas zorgi, ke ĉiuj ricevu sufiĉe da manĝaĵo kaj vestaĵoj. Ke manku nenio al iu ajn. Ni, homoj, havas multajn devojn farendajn. Ni devas kapabli paroli pri la solvo de la problemoj de la mondo, kaj por tio ni bezonegas internacian lingvon, kaj mi proponas Esperanton, ĉar ĝi estas neŭtrala!”.

Evidentiĝas, ke lerni Esperanton, antaŭ ol lerni alian lingvon, rapidigas kaj plibonigas ies lernadon, fenomeno konata kiel propedeŭtika efekto. Pri tio, sin esprimas la prezidanto de Itala Esperanto-Federacio kaj membro de la Komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA), Renato Corsetti, por kiu la lingvo ankaŭ estas “ilo por meti homojn sur la saman nivelon je monda skalo. Per Esperanto ne plu estas grandaj kaj malgrandaj popoloj, kulturoj kaj lingvoj. Ni ĉiuj estas egalaj”.


Esperantaj simboloj

Verda stelo: Tradicie la kvin pintoj reprezentas Amerikon, Eŭropon, Afrikon, Azion kaj Oceanion. La verdo simbolas esperon. La plifirmiĝo de la stelo kiel simbolo de Esperanto datiĝas de la lastaj jaroj de la 19-a jarcento.

Flago: La flago estas plivastigo de la verda stelo, prenante la saman koloron kaj signifon kaj aldonante la blankon por reprezenti pacon kaj neŭtralecon. Komence ĝi estis la flago de la esperanta klubo de Bulonjo-ĉe-Maro (Francio). Oni disvastigcele adoptis ĝin en tiu urbo profite de la 1-a Universala Kongreso de Esperanto, en 1905.

Jubilea simbolo: La jubilea simbolo reprezentas la idealon de la lingvo: kunfratiĝo de ĉiuj. La du flankaj duonoj reprezentas la latinan literon E (Esperanto) kaj la cirilan Э (Эсперанто), simbolante la unuiĝon de Okcidento kaj Oriento.

 ------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
 http://www.boavontade.com/eo/esperanto/esperanto-la-majstroverko-de-zamenhof-0
















Friday, December 2, 2011

NATO kontraue de la Paco

kelkaj tagoj pasis, ke NATO atakis militara posxto de Pakistan kaj 28 militaroj mortis, multaj feritis, sed gxis nun neniu diris nion.
Pakistan cxiam kaj aktive partoprenis gxis nun en klopodoj kontraux la "terorismo", kune kun Uso, Nato, Uno mi pensas ke post tiu cxi momento historio devas sxanjxi. tiu cxi atako aux samaj movoj ne estas helpantoj por la monda Paco sed kreas malbona situacio.


cxu iu pensas pri tiu, ke kiam komuna popolo estas distubita, kia maniere ili respondas???

ni ne povas permesi al nato kaj/aux usono por eniri en nia lando.
ili devas kompreni tion ke se illi havs rajton por defendi sin, ankau aliaj havas sama rajton.

Sunday, November 13, 2011

ISLAMAJ FESTOJ اسلامی تقریبات

La Islamanoj havas multajn festojn,kies precizaj datoj estis elkalkulitaj kaj dauxre estas elkalkulatj laux la LUNA kalendaro.Konforme al gxi,cxiu monato komencigxas tuj post apero de NOVA luno kaj finigxas je apero de la sekvanta (unu monato dauxras 29-30 tagojn).La luna sistemo diferencas de la plej ofte uzata -SUNA kalendaro de 10 gxis 11 tagoj jare.Gxuste tio kauxzas migradon de Islamaj Festoj tra cxiuj sezonoj dum 35-jara ciklo.La plej Islamaj festoj estas "EID-UL-FITR",fine de la fasta monato Ramadano kaj "EID-UL-AZHA",fine de la pilgrima monato.

EID-UL-FITR (Festo de fasto-rompado) عیدالفطر

Eid-Ul-Fitr finas unumonatan fastadon kaj komencigxas per komunaj pregxoj.Laux la tradicio,dum la festo oni vizitas geamikojn,najbarojn,kaj parencojn.La infanoj estas dorlotataj per novaj vestajxoj kaj ludiloj,dum la plenkreskuloj,en festaj vestajxoj,gratulas unu la alian.Dum tiu tago bonhavaj Islamanoj devas pagi kontribuon "SADQAT-UL-FITR(Financ-imposto)por helpi malricxuloj.Tiu festo estas dankesprimo al Dio (ALLAH)pro sukcese realigita fasto,kaj ankaux pardonpeto pro eventualaj malobeoj.Eid-ul-Fitr estas festo de pregxado,reciprokaj vizitoj kaj transdono de bondeziroj.
Unu el la Islamaj principoj estas,ke cxio apartenas al Dio,kaj homoj nur administras la posedajxojn.La signifoj de ZAKAT estas purigo kaj kresko.Oni purigas sian posedajxon per donado de parteto da gxi al malricxuloj,same kiel per fortrancxado de la brancxoj oni ebligas fortigxon de planto.Tiel oni preventas sovagxan kreskadon,kaj donas vivon al nova planto.Cxiu Islamano kalkulas ZAKAT por si mem(tio estas proksimume iom pli ol 2% de sia kapitalo).[La auxtoro skriis pli ol 2% tamen fakte tio estas fiksita 2.5% de la tuthava kapitalo]

EID-UL-ADHA (Ofera Festo) عیدالاضحی

Fine de la pilgrimado(la 12a monato de la Islama jaro) oni celebras Eid-Ul-Adha-n.Dum tiu festo ankaux okazas komuna pregxado,sed la kulmino de Eid-Ul-Adha estas Bucxado de oferaj bestoj.Ilia viando estas tiam disdonata inter geamikoj,najbaroj kaj malricxuloj.Per tiu ago la Islamanoj montras sian pretecon fordoni parton de siaj posedajxoj kaj- se necesas - ankaux la vivon-same kiel faris la profeto IBRAHIM(antaux 3000 jaroj, li pretis oferi al Dio sian pli agxan filon ISMAIL,sed Dio ordonis anstatauxigi lin per besta oferajxo).Kaj gxis hodiaux tio estas la kialo por la tradicia bucxado.

AQIQA (AKIKA) عقیقھ (Nasko de infano)

Kiam naskigxas infano,gepatroj bucxas sxafidon (por filoj foje ecx du) kaj donacas gxian viandon al geamikoj,parencoj kaj mizeruloj,same kiel Eid-Ul-Adha.

NIKAH (Geedzigxo) نکا ح

Legitima geedzigxo en Islamo estas la subskribo de kontrakto pri kunvivado en fideleco antaux atestantoj fare de la gefiancxoj aux iliaj legxaj reprezentantoj.Poste sekvas geedzigxa festo,kaj nur tiam komencigxas la geedza kontakto.La familio de fiancxo invitas geamikojn,parencojn kaj najbarojn al granda festeno.La sola muzikilo tie estas la tamburino.Viroj kaj virinoj sidas en apartaj anguloj aux cxambroj.Sxovi ringon sur fingron ne estas Islama tradicio,kvankam hodiaux multaj fremdlandaj influoj abundas.

Verkita de:S-ro Trude Sinno,Germanio
El Kontakto 190 (2002-4)
El Facila Esperanto Januaro 2003(Iama monata revuo de Pakistana Esperanto-Asocio)

DORM-KANTO POR PALESTINA INFANO


Ne kriu infano.
Jam post sia plorado,
Ekdormis via patrino.
Ne kriu infano.
Iom antaux de tio,
Via patro,
Forlasis je sia malgxojo.
Ne kriu infano.
Via frato,
Sekvante je sia songxa papilio,
Foriris al fremda lando.
Ne kriu infano.
Porto-segxo de via fratino
Foriris al fremda lando.
Ne kriu infano vi,
En via koro ili,
Banigis mortitan sunon,
Ili entombigis la lunon,
Ne kriu infano.
Patrino,Patro,Fratino,Frato,
Luno kaj Suno,
Se vi krios,cxiuj ili,
Kriegos vin pli multe.
Se vi ridos,eble cxiuj ili,Unu tagon vest-sxangxante,
Revenos por ludi kun vi.....

Verkita de Fama Pakistana Poeto:FAIZ AHMED FAIZ
Tradukita en Esperanto:S-ro:Abdul Masjood