Thursday, December 26, 2013

Professor Abdul Ghafoor Ahmed

 Ĵaŭdo, Decembro 26, 2013



File:Prof. Abdul Ghafoor Ahmed.jpg 


Abdul Ghafoor Ahmed (26 junio 1927 - 26 Decembro 2012), ĝenerale konata kiel Professor (instruisto) Ghafoor Ahmed, estis pakistana politikisto kiu reprezentis Jamaat-e-Islami en Nacia Asembleo kaj Senato de Pakistano en 1970 ĝis 1977. Li ankaŭ estas konsiderindaj por esti subskribinto kaj Komitatano kiu pretigis la malneton de 1973 Konstitucio de Pakistano.

Li naskiĝis la 26an de junio 1927 de religiaj islamanoj familio en malabunde, Brita Hindio. Li mortis je Patel Hospitalo lokita en Karaĉio merkredon 26an de decembro 2012 je la aĝo de 85 jaroj.











Esperanto: La majstroverko de Zamenhof

Ĵaŭdo, Decembro 26, 2013

اسپرانتو : زامن ھوف کا شاہکار

 Ĉirkaŭ meze de la 19-a jarcento Pollando trapasis periodon de rasbataloj, pligravigitaj per lingva kaj etna miskomprenoj fare de loĝantoj de tiu regiono, kiu ĝis tiam estis parto de la antikva rusa imperio. La interkomunikado apenaŭ ebliĝis, ĉar oni parolis kvar apartajn idiomojn (la polan, rusan, germanan kaj jidan) kaj oni praktikis la plej malsamajn morojn kaj kredojn.


La neceso forigi malamikiĝon inter tiuj etnioj instigis la kuraciston kaj lingviston Lazaro Ludoviko Zamenhof (1859-1917), de Bjalistoko, en Pollando, krei lingvon rapide lerneblan kaj alireblan ne nur de kleruloj, sed ankaŭ de la popolo. Dotita per volforto por diskonigado de homama idealo, Zamenhof elpensis la planlingvon plej multe parolatan en la mondo nuntempe, nome Esperanto.

Iom post la lanĉo de la unua gramatika broŝuro de la nova lingvo, titolita La Internacia Lingvo, en 1887, la nombro de esperantistoj kreskis, same kiel la verkoj, kiuj ekbaptis la lingvon kiel Esperanto. El Eŭropo ĝi trairis Azion ĝis atingi Amerikon. Grava momento por tiu ekspansio registriĝis en Francio, en 1905, kiam okazis la 1-a Universala Kongreso de Esperanto.

 Jean Bosco Malanda, la fondinto de Asocio Solidareco kaj Agado, en Demokratia Respubliko Kongo, atentigas pri la esperantistaj idealoj kiel sekvinda vojo por komprenado inter la popoloj: “Entuziasmaj esperantistoj vekiĝis en Afriko ĉirkaŭ 1990. Bedaŭrinda, preskaŭ en ĉiu e-lando okazas konfliktoj kiuj ege bremsas la movadon en Afriko. (...) La granda defio estas, sen forgesi la nestabilan situacion, starigi vivantajn landajn asociojn”.
Ekde 1954, la idiomo estis rekonita de Organizo de Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko) kaj en 1985 la sama organizo rekomendis ĝian disvastigon inter siaj ŝtatoj-membroj.

El Aŭstralio, la redaktanto de Tamen Plu, esperanta informilo, Robert Felby, apogas la rekomendon, asertante, ke nepras kapabligi la individuojn por la unuiĝo cele kontentigi la bazajn necesojn de unuj aliaj: “Ni devas zorgi, ke ĉiuj ricevu sufiĉe da manĝaĵo kaj vestaĵoj. Ke manku nenio al iu ajn. Ni, homoj, havas multajn devojn farendajn. Ni devas kapabli paroli pri la solvo de la problemoj de la mondo, kaj por tio ni bezonegas internacian lingvon, kaj mi proponas Esperanton, ĉar ĝi estas neŭtrala!”.

Evidentiĝas, ke lerni Esperanton, antaŭ ol lerni alian lingvon, rapidigas kaj plibonigas ies lernadon, fenomeno konata kiel propedeŭtika efekto. Pri tio, sin esprimas la prezidanto de Itala Esperanto-Federacio kaj membro de la Komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA), Renato Corsetti, por kiu la lingvo ankaŭ estas “ilo por meti homojn sur la saman nivelon je monda skalo. Per Esperanto ne plu estas grandaj kaj malgrandaj popoloj, kulturoj kaj lingvoj. Ni ĉiuj estas egalaj”.


Esperantaj simboloj

Verda stelo: Tradicie la kvin pintoj reprezentas Amerikon, Eŭropon, Afrikon, Azion kaj Oceanion. La verdo simbolas esperon. La plifirmiĝo de la stelo kiel simbolo de Esperanto datiĝas de la lastaj jaroj de la 19-a jarcento.

Flago: La flago estas plivastigo de la verda stelo, prenante la saman koloron kaj signifon kaj aldonante la blankon por reprezenti pacon kaj neŭtralecon. Komence ĝi estis la flago de la esperanta klubo de Bulonjo-ĉe-Maro (Francio). Oni disvastigcele adoptis ĝin en tiu urbo profite de la 1-a Universala Kongreso de Esperanto, en 1905.

Jubilea simbolo: La jubilea simbolo reprezentas la idealon de la lingvo: kunfratiĝo de ĉiuj. La du flankaj duonoj reprezentas la latinan literon E (Esperanto) kaj la cirilan Э (Эсперанто), simbolante la unuiĝon de Okcidento kaj Oriento.

 ------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
 http://www.boavontade.com/eo/esperanto/esperanto-la-majstroverko-de-zamenhof-0